Zuriko (distrikto)

Distrikto Zuriko
Blazono de la distrikto de Zuriko
Distrikta domo Zuriko (foto: Dietrich Michael Weidmann)
Mapo de la distrikto Zuriko
district of the canton of Zürich
Kantono Zuriko
Ĉefloko Zuriko
Geografia situo CH1903: 682662 / 248632 (mapo)47.3833333333338.5333333333333Koordinatoj: 47° 23′ N, 8° 32′ O; CH1903: 682662 / 248632 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj 354308  (2007-12-31)
Areo 87,78 km²
Loĝantardenseco 4036,32 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0112
vdr

La Distrikto Zuriko konsistas ekde la 1-a de julio 1989 nur ankoraŭ el la urbo Zuriko. Ĝia loĝantaro de egalas al la loĝantaro de la urbo, nome 371'767 je la 31-a de decembro 2006.

Ĉar krom Zuriko ne troviĝas aliaj komunumoj en la distrikto, la funkcio de la distriktaj aŭtoritatoj de la Distrikto Zuriko konsistas praktike nur en la kontrolado de la urbestraro de Zuriko kaj ĝiaj subaŭtoritatoj. Pli grava estas la rolo de la distrikto en la jurisprudenco. La unu-instanca tribunalo estas organizita je nivelo de distrikto, kaj la distrikto ankaŭ mastrumas malliberejon. La distriktaj aŭtoritatoj estas koncentritaj en la distriktkonstruaĵo en la urba subdistrikto 4, ĉe Kanzleistrasse. Tie ankaŭ troviĝas la distrikta malliberejo, kiu en la jaro 1980 dum la tempo de la junulara ribelado en Zuriko estis ŝatata manifestacicelo de la Zurika Junulara Movado.

La Distrikta Tribunalo Zuriko en 2006 translokiĝis al nova konstruaĵo en Wengistrasse. Ĝi certe estas la administre plej signifa kaj ampleksa aŭtoritato de la distrikto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search